Nov 9, 2022
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto. Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu ĉi kvaropo priparolas la elstare fekundan produktadon de EAB dum la lastaj kelkaj jaroj--kial ĝi tiel brile sukcesas? Kiel ĝi kunlaboras kun tradukistoj, aŭtoroj, kaj eldonejoj? Kio diferencigas ĝin disde aliaj eldonejoj en Esperantujo? Bonŝance por vi, la fero daŭre ardas--se unu el niaj aŭskultantoj volas proponi sin kiel tradukiston al EAB, baldaŭ komenciĝos konkurso tiucele!
Ligiloj
_Complete Esperanto_ (_Librejo Esperanta en Usono_)
_Enjoy Esperanto_
_Traduk-konkurso de EAB_
_Ĉu li bremsis sufiĉe?_ (_senpage kiel bitlibro_)
_Kometo en Muminvalo_
_La kurioza incidento de la hundo en la nokto_
_Sesdek ok_ (_Amazon en Usono_) (_kiel bitlibro_)
_La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL_